Citadelo de Kebeko | ||
---|---|---|
milita muzeo, Citadelo [+] | ||
Lando | Kanado | |
Provinco | Kebekio | |
Koordinatoj | 46° 48′ 27″ N, 71° 12′ 26″ U (mapo)46.8074-71.2071Koordinatoj: 46° 48′ 27″ N, 71° 12′ 26″ U (mapo) | |
Arkitekto | Elias Walker Durnford | |
Konstruado | 1820 ĝis 1850 | |
Citadelo de Kebeko | ||
Vikimedia Komunejo: Citadelle de Québec [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Citadelo de Kebeko (france Citadelle de Québec) estas milita fortikaĵo lokita sur la kabo Diamanto (france Cap Diamant) en la urbo Kebeko. Ĝi situas apud la Abraham-ebenaĵoj, kie okazis en 1759 la decida batalo, per kiu la angloj konkeris Nov-Francujon, la tiaman francan kolonion de Nord-Ameriko. La Citadelo estas nur parto de la tuta fortikaĵaro de Kebeko, sola nord-amerika urbo konservinta ĉiujn fortikaĵojn siajn, inkluzive sian defendan ĉirkaŭmuron.
La Kebekia Parlamento kaj multaj aliaj registaraj konstruaĵoj kaj grandaj hoteloj staras proksime de la Citadelo. Ĝi estas t. n. “enprofundigita” (france enfoncée) aŭ platsurfaca citadelo, tipa de la fino de la 18a jarcento kaj komenco de la 19a.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search